MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

LINGVOLERNADO

Ne tiom malfacilas la ĉina lingvo

Nuntempe en la mondo estas pli ol 200 landoj, kun 7,62 miliardoj da loĝantoj, inter kiuj 1,4 miliardoj estas ĉinoj. La longa historio de Ĉinio, kune kun ties antikva kulturo kaj rapide evoluanta ekonomio, en la lastaj jaroj altiras la atenton de aliaj popoloj, allogante ilin pli kaj pli. Kreskanta nombro da homoj nehazarde volas lerni la ĉinan lingvon. Inter la interesatoj pri la ĉina multaj tamen hezitas, ĉu lerni ĝin aŭ ne. Timigas ilin la malfacileco de tiu idiomo. Pluraj opinias, ke la ĉina lingvo estas la plej malfacila el ĉiuj, pro la grandega nombro da ideografiaĵoj kaj pro la kvar parolaj tonoj. Ĉu tamen la ĉina estas tiel malfacila?

Jes, ĝi efektive tute ne estas facila lingvo por alilandanoj. Sed ĝia malfacileco estas troigata, kaj tio timigas multajn lernemulojn. Jen kelkaj konkretaj analizoj. Leginte ilin, vi trovos, ke la ĉina lingvo ne estas tiel kompleksa, kiel multaj imagas.

Kiom da ideografiaĵoj?

Vortoj de multaj lingvoj formiĝas per alfabetoj de maksimume tridek literoj, dum la vortoj de la ĉina lingvo formiĝas per ideografiaĵoj. Kiom da ili estas en la ĉina lingvo? Sume estas kelkaj dekmiloj. La libro Granda vortaro de ĉinlingvaj ideografiaĵoj (ĉine 汉语大字典), eldonita en 1990, ja enhavas pli ol 56 000 ideografiaĵojn. Kiu kapablas memori tiom multe da ili? Jes, tio ne estas ŝerco. Tamen neniu ĉino konas ĉiujn ĉinajn ideografiaĵojn. La plimulto el tiuj 56 000 jam estas forlasita. Hodiaŭ oni uzas iom malpli ol 3000, kaj post la lernado de 1000 el ili oni povas rekoni pli ol 90 % de la ideografiaĵoj en ĵurnalo aŭ gazeto.

Streka sistemo

Certe, ankaŭ 1000, 2000 aŭ 3000 ideografiaĵoj estas malfacilaj por alilandaj gelernantoj. Sed oni ne bezonas mekanike lerni tiujn diversajn formojn. Unue, ĉiu ideografiaĵo formiĝas per kombinoj de fiksitaj kaj limigitaj strekoj. Ĉinaj ideografiaĵoj havas ok bazajn strekojn. Ekzemple, 中 (centra) formiĝas per kvar strekoj, 国 (lando) formiĝas per ok strekoj. En la moderna ĉina lingvo la plej simplaj ideografiaĵoj havas nur unu strekon, ekzemple 一 (unu), 乙 (dua). Kiom da strekoj havas la plej kompleksa? Tridek ses: 齉 (nazoŝtopiĝo). Sed trankviliĝu! Aktuale ĉinaj ideografiaĵoj averaĝe havas ĉirkaŭ ok strekojn. Ekzemple, 世界语 (Esperanto) havas kvin, naŭ kaj naŭ strekojn; 春, 夏, 秋, 冬 (printempo, somero, aŭtuno kaj vintro) havas respektive naŭ, dek, naŭ kaj kvin strekojn.

Due, multaj ideografiaĵoj kombiniĝas per aliaj ideografiaĵoj aŭ strukturaj partoj. Ekzemple, 众 (amaso) formiĝas per triobla 人 (homo), 林 (arbaro) formiĝas per duobla 木 (arbo, ligno), 明 (lumo) formiĝas per 日 (suno) kaj 月 (luno). Krome, multaj ideografiaĵoj havas samajn strukturajn partojn. Ekzemple, la ideografiaĵoj 读 (legi), 话 (vorto), 说 (paroli), 议 (diskuti) kunhavas la strukturan parton 讠, kiu signifas „paroli” aŭ „vorto”.

Alia ekzemplo: 饱 (sata), 饮 (trinki), 饭 (manĝo), 饼 (ĉina patkuko); - ĉiuj el ili kunhavas la strukturan parton 饣, kiu signifas „manĝi” aŭ „trinki”.

En la ĉina lingvo estas 53 tiaj strukturaj partoj, per kiuj oni formas multajn ideografiaĵojn. Do oni povas imagi, ke skribi ĉinajn ideografiaĵojn similas al ludado per lignokubetoj, kio faciligas la lernadon de ĉinaj ideografiaĵoj.

Apudmeto de ideografiaĵoj

En eŭropaj lingvoj vortoj formiĝas per literoj. En la ĉina lingvo vortoj formiĝas per ideografiaĵoj, ekzemple 新闻 (novaĵo), 科学 (scienco), 计算机 (komputilo), 联合国 (Unuiĝintaj Nacioj). Certe, lerninte ideografiaĵojn, oni devas lerni ankaŭ la signifon de vortoj. Sed lernantoj de la ĉina lingvo povas kompreni vortojn per signifoj de la ideografiaĵoj en ili. Ekzemple, 飞机 (aeroplano) = 飞 (flugi) + 机 (maŝino); 计算机 (komputilo) = 计算 (komputi) + 机 (maŝino); 电视 (televido) = 电 (elektroniko) + 视 (vidi); 电话 (telefono) = 电 (elektroniko) + 话 (paroli). Do, lerninte signifojn de ideografiaĵoj en iu vorto, oni povas provi analize dividi vortan signifon. Se vi ne povas ĝuste dividi, almenaŭ tio helpas vin kompreni kaj memori la vortojn.

Kvar tonoj

La ĉina estas tona lingvo; do, krom la elparolon oni devas lerni la tonon de ideografiaĵo apud la sono. Ekzemple: 妈 (patrino), 麻 (kanabo), 马 (ĉevalo), 骂 (insulti) - la prononco de tiuj kvar ideografiaĵoj estas ĉiam „ma”, sed kun kvar malsamaj tonoj: m, má, mǎ, mà. Eble ankaŭ tio timigas vin. Sed tonoj ne tre gravas, ĉar, kiam vi parolas ĉine, oni povas facile kompreni vin laŭ la kunteksto, eĉ se vi tute ignoras la tonojn.

Ĉinaj naci-malplimultoj

La oficiala lingvo de Ĉinio estas Putonghua (普通话, komuna lingvo), nome la norma ĉina lingvo. Sed Ĉinio estas ege granda, kun multege da homoj el diversaj nacioj. Sub Putonghua estas ok grandaj dialektoj kun multaj sub-dialektoj parolataj de la han-nacio, la ĉefa nacio de Ĉinio. Krome estas ankaŭ lingvoj de naci-malplimultoj. Do la sumo de la diversaj lingvoj en Ĉinio superas centon. Sed alilandaj gelernantoj ne zorgu pri tiu situacio; unue, ĉar multaj el tiuj lingvoj malaperas, kio estas la neevitebla tendenco en socia disvolviĝo. Restas malpli kaj malpli da lingvoj en Ĉinio, kiel en iu ajn alia parto de la mondo. Certe iuj bedaŭras tion. Tamen la malpliiĝo de lingvoj favoras la komunikiĝon inter homoj, kio akcelas la socian disvolviĝon.

Due, en la jaro 1956 la ĉina registaro ja ekpopularigis Putonghua, la komunan lingvon por ĉinoj. Laŭ enketo ĉirkaŭ 80 % de la ĉinoj povas paroli ĝin. En lernejoj kaj universitatoj lecionoj estas instruataj per tiu komuna lingvo, tial ĉiuj kleriĝintoj povas paroli ĝin. Do por komunikiĝi kun plejparto de la ĉinoj sufiĉas lerni kaj paroli nur unu lingvon, la norman komunan lingvon.

Efika komuniksistemo

La ĉina ideografiaĵaro estas efika komuniksistemo. Kvankam oni bezonas relative longan tempon por lerni ideografiaĵojn, oni povas almenaŭ legi ilin rapide. Tio estas facile komprenebla: rigardi bildon estas pli rekte kaj pli tuje ol legi tutan tekston. Legante ideografiaĵojn ne-literumante, oni povas tre rapide kompreni tekston. Ekzemple, legante gazeton, oni povas koni la tekstan skizon de paĝo en la ĉina lingvo en kelkaj sekundoj, dum oni bezonas kelkajn minutojn por esperantlingva teksto.

Ĉinaj ideografiaĵoj estas uzataj ankaŭ en Japanio apud japanaj literoj (仮名, kanaoj). Kiam japanoj veturas rapide sur ŝoseo, ili povas facile legi la atentigajn vortojn en la ĉina, sed la vortoj skribitaj en japanaj literoj estas malfacile kompreneblaj laŭ la sama rapido.

Ĉina toleremo kaj admiremo

Ĉinoj estas gastigemaj kaj toleremaj, aparte al eksterlandanoj. Kiam eksterlandanoj parolas la ĉinan lingvon, eĉ se la elparolo ne estas bona aŭ estas tre malflua kaj balbuta, ĉinoj ja admiras la parolantojn. Tio ne dependas de nura ĝentileco aŭ hipokriteco, sed temas pri sincera admiro pri tiu, kiu parolas en la ĉina. La ĉinoj ĉiam ĝojas, kiam alilandanoj parolas ĉine. Do, forĵetinte vian timon, diligente lernu kaj kuraĝe parolu (kaj skribu) la ĉinan lingvon!

Aktuale preskaŭ ĉiuj komputiloj kaj poŝtelefonoj povas aperigi la ĉinajn ideografiaĵojn. Se la via ne povas tion fari, eblas elŝuti kaj instali senpage ĉinan tiparon el Guglo.

Solis (LIU Xiaozhe 刘晓哲)
korespondanto de MONATO en Ĉinio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Solis (Liu Xiaozhe 刘晓哲) el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28