MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Ekonomio

ESEO

Ĉu oro estas mono?

„Oro estas mono, ĉio alia estas kredito”, jen citaĵo de la bankisto J.P. Morgan (1837-1913). Verŝajne, se vi demandus iun en la jaro, kiam mortis tiu fama financisto, ĉu oro estas mono, la respondo estus jes. Eble via demandito eĉ elpoŝigus iun oran moneron por pruvi, ke li pravas, kvankam tio ne estas decida argumento. Per tiu argumento oni povus ankaŭ demonstri, ke kupro (pli ekzakte bronzo) estas mono, ĉar moneroj en tiu epoko estis ankaŭ fabrikataj el kupro.

Ĝis antaŭ jarcento oro estis la normo

La afero ne estas tiel simpla. Ne la metalo, el kiu la moneroj estis stampitaj aŭ la ekzisto de oraj moneroj tiam determinis la monan statuson de oro, sed la adopto de difino de la valuto surbaze de certa pezo da oro. Ekzemple, tiam laŭdifine 20,67 usonaj dolaroj egalis unu fajn-uncon da oro; en Britio 3 pundoj, 17 ŝilingoj kaj 10,5 malnovpencoj egalis unu uncon da 22-karata oro. La valoro de la monunuo en pli ol 60 landoj estis fiksita en or-ekvivalento.

Tio estas perpleksiga por la moderna menso. Homo de la 21a jarcento bone konscias, ke la prezo de oro en lia valuto fluktuas. Li ne vidas la aferon de la inversa flanko, tio estas, ke la valuto flosas sen-ankre, dum la valoro de oro restas relative stabila. Fremdas al li ankaŭ, ke la nominala valoro de la valuto egalu al la intrinseka valoro 1, aŭ ke bankbileto, kies intrinseka valoro estas preskaŭ nenio, povas esti portata al banko kie oni interŝanĝe povas ricevi difinitan kvanton da oraj moneroj.

En tiu or-norma epoko antaŭ la unua mondmilito, la prezo de oro en iu specifa valuto restis laŭdifine konstanta dum longaj periodoj. Ne supozu tamen, ke ne ekzistis tiam ankaŭ libera merkato, en kiu la prezo de oro en iu valuto povis devii de la oficiala kurzo. Tio ja ekzistis, sed la monaj instancoj en ĉiu or-norma lando zorgis, ke la ekvivalenteco estu restarigita, se estiĝis tro granda diferenco inter la oficiala prezo de oro kaj tiu en la libera merkato.

Baze la monprovizo en pundoj, dolaroj, frankoj ktp estis ĝuste tiom, kiom necesis por teni la prezon de oro (en la koncerna valuto) je ties oficiala valoro. La detalaj rimedoj, per kiuj tio estis efektivigata, estas iom tro kompleksaj por la nuna artikolo kaj portus nin for de nia temo, sed ili estas dokumentitaj por tiuj, kiuj volas ilin esplori.

Kontraste, hodiaŭ en iuj landoj la mon-instancoj kreas monon je abundaj kvantoj, kvazaŭ perdinte ĉian ekonomikan saĝon, dum en aliaj landoj la centraj bankoj aĉete pligrandigas siajn stokojn da oro. Do almenaŭ tiuj lastaj ŝajne sentas la danĝerojn de senbrida, fola monkreado, kaj eble ili pli konscias, ke oro estas ja mona metalo kaj traktata tiel en tre diversaj kulturoj geografie kaj tempe apartigitaj.

Certe mono alprenis historie alternativajn formojn – grandaj ŝtonoj, ledo, peltoj, konkoj – sed la klara gajninto en la darvina konkurso estas nekontesteble oro. Sed kiel oro atingis tiun rolon de mezuro de valoro?

La orkvanto estas stabila

Nu, oro ne estas konsumata. Dum certa proporcio foruziĝas industrie, tiu proporcio estas malgranda kaj potenciale rehavebla por rekuniĝi kun la totala super-tera stoko de tiu korod-imuna metalo. Senĉesa minado pligrandigas tiun ne-detruiĝantan stokon, sed la kvanto kreskas nur tre malrapide (je inter 1 ĝis 2 % jare), tre kompareble kun la kresko de la tutmonda loĝantaro. Oro restas rara kaj daŭra.

Tamen, ni aktuale vivas en tre stranga epoko. Kredeble unuafoje en la historio de la homaro, la mono en ĉiuj landoj tute ne baziĝas sur io konkreta, kio havas intrinsekan valoron por la koncerna kulturo. Kaj estante sen ankro, iu ajn valuto, kies valoro estintus pli malpli senŝanĝa (rilate tion, kio antaŭe estus doninta al ĝi valoron), povas nun altiĝi aŭ fali libere. Alivorte, se la ankro antaŭe estis oro, ties prezo en la koncerna valuto ne plu estas stabila, kio donas la impreson, trompe, ke oro ne plu taŭgas kiel stabila mezurilo de valoro, dum vero estas, ke kulpas la ne plu katenata valuto.

Ne estas malfacile kompreni, kial en la nuna epoko de senankraj valutoj la prezo de oro mezurata en tiu aŭ alia monunuo estas fluktuema. Ekzemple, se en iu lando la popolo, pro iu kialo, ne fidas je sia (flosanta) valuto kaj timas senvaloriĝon, ne estas surprize, ke oro (kun sia ŝpar-protekta historio) fariĝos pli postulata, kaj ke la postulo puŝos alten la prezon de oro en tiu valuto.

Kontraste, dum periodoj kiam la havebla interezo je deponita mono estas alta (speciale se ĝi superas la kreskon de vivokostoj), oro estas malpli alloga kiel hejmo por ŝparaĵoj, ĉar oro ne pagas interezon (se ignori specialajn or-pruntajn kontraktojn).

Ĉu revivigi la spesmilon?

Mi memorigas, ke antaŭ la unua mondmilito nia propra monunuo, la spesmilo, same kiel la monunuoj en multaj landoj, estis difinita per oro – 10 spesmiloj egalis 8 gramojn da 22-karata (91,6%-a) oro. Kaj dum nia or-bazita esperanta mono estas hodiaŭ nur nocie mono, ne estas veraj obstakloj, kiuj malhelpus ĝian realigon en Esperantujo kiel praktikan monon.

Unue ni konsideru, kiuj estas la tradiciaj funkcioj de mono. Mi listigas jene: 1. unuo de kontado (per kiu oni kvotas prezojn kaj konstatas ŝuldojn aŭ kreditojn); 2. perilo por transakcioj (la fizika rimedo, per kiu oni aĉetas kaj nuligas ŝuldojn); 3. tenilo por ŝparaĵoj (per kiu oni konservas aĉet-povon tra tempo).

Revivigi la spesmilon en funkcio 1 ne estus herkula laboro. Estas sufiĉe facile konverti de kiu ajn valuto al spesmiloj: oni prenas la uncan prezon de oro en tiu valuto kaj dividas per 42,42. 2

Post la fikso en spesmiloj de la prezoj por varoj kaj servoj ĉe asocio, kiu volas alpreni la spesmilon, kutime ne estus necese plu ŝanĝi, krom se estas specifa kialo por tion fari rilate specifan varon aŭ servon. Alivorte, la posta febliĝo aŭ fortiĝo inter la spesmilo kaj la antaŭe uzata valuto ne gravas. Ĝuste same kiel, ekzemple, UEA ne ĉiutage ŝanĝas siajn eŭro-prezojn depende de la taga kurzo inter eŭro kaj pundo, dolaro, rublo ktp.

Se du el niaj naciaj asocioj, lokitaj en malsamaj landoj, volus komerci inter si, kaj ambaŭ kontumas spesmile, la transakcio estus simpla. Nur necesus noti debeton aŭ krediton en la respektivaj kontoj.

Sed la kurzo inter la spesmilo kaj la loka valuto havas efikon, kiam membro volas krei por si krediton en sia konto ĉe la asocio pagante al la asocio en la loka valuto. Tamen post tiu kreditiga konverto ŝanĝoj en la prezo de oro en la loka valuto ne tuŝas la aĉetpovon de la membro por la varoj kaj servoj de la asocio (kiuj estas jam fiksitaj spesmile).

Ĉu la membroj povus poste rericevi sian spesmilan krediton en oro (aŭ ties valoron en la loka valuto)? Tio dependus de la asocio kaj ĝia propra stoko da oro, sed en la komenco verŝajne ne.

Tamen en eventuala posta etapo, kiam la asocioj fabrikigus proprajn spesmilajn biletojn aŭ monerojn kaj do havus apoge stokon da oro, preferinde sed ne necese ĝis la valoro de la eldonitaj spesmiloj, tio komencus fariĝi ebla.

Eble iam la mondo seniluziiĝos kaj, konstatinte la koŝmaran amplekson de la aktuala valor-detrua monpolitiko, volos reiri al fidinda mono. Kredeble tiam almenaŭ unu nacia lando (eble Ĉinio?) iniciatos or-ligitan monon. Sed estus agrable se Esperantujo estus jam en la avangardo.

1. Intrinseka valoro estas la reala, efektiva valoro, male al la nominala valoro. (Internacia komerca-ekonomika vortaro en naŭ lingvoj, 1974)
2. Klarigo: la unco por la noblaj metaloj estas 31,1035 gramoj, unu spesmilo ekvivalentas (laŭdifine) 0,7333 gramojn da pura oro, 31,1035 dividita per 0,7333 = 42,4158, kiun nombron oni povas simpligi al la pli memorebla 42,42.
Terry WATTS
korespondanto de MONATO en Britio
Per tiu ĉi teksto ĝia aŭtoro gajnis la kvaran lokon en la konkurso „Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento”