MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Ekonomio

ITALIO

La padova ekonomio dum la pasinta jarcento

Tiu ĉi artikolo pritraktas la ekonomian evoluon de Padovo, urbo en la nord-orienta parto de Italio, en la centro de la regiono Venecilando (Veneto), kaj reprezentas la koron de la industrio kaj de la servoj de ĉi tiu regiono.

Revigliĝo

La starigo de la Foiro de Specimenoj en 1919 markas la resaniĝon de la ekonomio post la unua mondmilito kaj samtempe la komencon de moderniga projekto. Por la kreado de tiu ĉi foiro, kiu nomiĝis tiel, ĉar ĝi devis prezenti komercajn produktojn lanĉendajn, oni inspiriĝis de la eŭropaj foiroj, kiel tiuj de Parizo kaj Liono kaj speciale tiu de Lepsiko. Padovo iĝu la ponto inter Italio kaj centra-danubia Eŭropo. Ekzemploj estis ankaŭ la naciaj foiroj de Florenco kaj de Torino. Pli ol 600 kompanioj ĉeestis, el kiuj 21 eksterlandaj. La foiro estis lokita en tri diversaj kvartaloj de la urbo. Por la tria eldono en 1921 oni realigis la grandegan foiran kvartalon, kiu ekzistas ankoraŭ nun.

La reakiro de ekonomia vigleco trovis kulminon per la starigo de la Unio de Industriistoj en 1922. En la modernigo de la urbo ludis decidan rolon tri potencaj lokaj bankoj: Cassa di Risparmio (Ŝparkaso, aktiva ekde 1822), Banca Popolare Veneta (Popola Banko, laika) kaj Banca Antoniana (katolika). La moderniga projekto antaŭvidis la kreadon de nova urba areo en la urbocentro, kiu por tio devis esti detruita kaj poste rekonstruita. Finfine la projekto fiaskis kaj oni elektis industrian lokon en la ekstercentraj kvartaloj, konservante tiel sendifekta la historian centron.

Diversiĝo

Padovo iĝis rapide centro ne nur de agrikulturo kaj brutbredado, sed ankaŭ de industrioj. Impulson ricevis precipe la servaj kaj financaj agadoj. Krome, en la jaroj 1930aj, la urbo iĝis gvida kadre de la kinindustrio. Male al Treviso, Verono kaj Viĉenzo, kie je la fino de la 19a jarcento la ekonomia plektaĵo estis jam industriigita, en Padovo la manufakturaj aktivaĵoj koncentriĝis sur artmetioj. La sektoroj plej evoluintaj estis juvelaro, peltoj, vestaĵoj kaj manĝaĵoj. Ekis ankaŭ la liutfarado.

Dum la periodo inter la du mondmilitoj la padova ekonomio gravitis ĉirkaŭ merkato, esence loka, sed ne mankis nomoj famaj je regiona nivelo. Inter tiuj citindas Rizzato por bicikloj, Barbieri kun la marko Aperol kaj Cedam por la eldona industrio. La konstrufirmao Grassetto agis en diversaj urboj de Italio. En Romo, ekzemple, ĝi en la 50aj kaj 60aj jaroj partoprenis en la realigo de la nova kvartalo Eur.

La dua mondmilito

En la jaroj 30aj kaj 40aj kreskis la industriigo. Aperis kelkaj industrioj klasitaj de la ministrejo pri milito kiel „helpaj”, t.e. entreprenoj dediĉitaj al produktado por militaj agadoj. Temis ĉefe pri laborejoj, kiuj konstruis tankojn kaj fervojajn infrastrukturojn aŭ pafaĵojn kaj grenadojn. Ankaŭ kelkaj entreprenoj „ne helpaj” estis taksataj taŭgaj por la produktado de militaj materialoj, ekzemple tekstila industrio por la vestaĵoj de militistoj kaj konstruentreprenoj por la konstruado de kontraŭaviaj rifuĝejoj.

Dum la milito la padova ekonomio suferis kolapson. La komerco estis plej tuŝita. Padovo estis urbo de vendoplacoj kiel Prato della Valle por diversaj varoj kaj Foro Boario por brutaro. En la urbocentro Piazza delle Erbe kaj Piazza dei Frutti estis dediĉitaj al fruktolegoma vendado, Piazza Capitaniato kaj Piazza dei Signori por konfekcio, ŝuoj ktp. Ankoraŭ nun, escepte de Foro Boario kaj Piazza Capitaniato, ĉi tiuj estas vendoplacoj. Padovo estis ankaŭ centro de la rezistado, kaj en tiu periodo estis pluraj tumultoj ene de fabrikoj.

Internaciiĝo

Okaze de la malfermiĝo de la internaciaj merkatoj restartis la produktado. En 1948 intensiĝis la produktado de tramoj kaj trolebusoj, poste tiu de aŭtobusoj. Padova kompanio akiris mendon pri metroaj lokomotivoj en Romo kaj pri trolebusoj en Milano. La konstrua sektoro montris grandan viglecon, komence por la militriparoj, sed poste ankaŭ por novaj konstruaĵoj. Rekomenciĝis la procezo de urbigo kun la plivastigo de la periferiaj kvartaloj.

La postmilita periodo kondukis al nova ekvilibro en la rilato inter Padovo kaj Venecio, alprenigante al Padovo aŭtonoman rolon. Estis granda disvolviĝo de pograndistoj, de bankoj kaj de transportentreprenoj.

Dum la 50aj jaroj en Padovo okazis vera modernigo. La du propulsaj fortoj estis la komunumo, kies urbestro Cesare Crescente interesiĝis pri la urba kresko, kaj la universitato, kun la rektoro Guido Ferro, kiu aktiviĝis pri renovigo, daŭrigante la humanisman tradicion kaj samtempe lanĉante la sciencajn fakojn. Tiuj ĉi strategioj kontribuis al kromnomo de Padovo „Milano de Venecilando”.

En 1961 pliiĝis la nombro de mekanikaj establoj. La tekstila industrio restis stabila kaj elstaris la prilaborado de ligno kaj la produktado de mebloj. Ĉi-lasta alprenis formon de seria produktado ne nur de modernaj, sed ankaŭ de laŭstilaj mebloj, koncentrita en la municipoj Casale di Scodosia, Merlara kaj Montagnana. Inter la industrioj ni memoras pri tiu de Giovanni Bortolani, kiu en 1948 movis sian malgrandan laborejon de Voltabarozzo al Roncaglia, transformante ĝin en modernan meblofabrikon.

Ankaŭ la industrio de ŝuoj spertis disvolviĝon, precipe en la entreprenoj de Riviera del Brenta. En Vigonza estis la firmao Rossimoda, kiu konatigis la ŝu-industrion ankaŭ eksterlande. En la kemiaj industrioj ekestis novaj specialiĝoj, kiel prilaborado de plasto. La eldonejoj pligrandigis sian merkaton je regiona nivelo. Inter ili ni denove citas Cedam, kiu uzis pli progresintajn teknologiojn ol la aliaj. Tial prenis gravecon la paperfabrikoj.

Industriiĝo

Koncerne la provincon ni vidas, ke la norda areo konsistas el tri ĉefaj centroj: Cittadella, Camposampiero kaj Piazzola sul Brenta. En Cittadella reliefiĝis la mekanikaj industrioj, la paperfabrikoj, la produktado de antaŭfabrikitaj betonaj produktoj kaj fine la enboteligo de minerala akvo, fare de la kompanio Acqua Vera SpA. En Camposampiero estis precipe agrikultura maŝinaro kun la kompanioj Carraro SpA kaj Antonio Carraro SpA, la produktado de kandelabroj kaj lum-teknologio kaj la produktado de valizoj, pri kio ni menciu la kompanion Valigeria Roncato SpA. Fine Piazzola sul Brenta specialiĝis pri tekstila industrio kaj konfekcio; la plej grava fabriko estis Belvest SpA.

La suda areo, kontraŭe, estas pli agrikultura, tamen ne mankis industriaj establoj. Este elstaris en industrio de neformala vestaĵaro (ĝinzoj, ĵerzoj), en produktado de meblaro, sed precipe en arta ceramiko. Montagnana estis kaj restas renoma pro la produktado de peklita viando, ĉefe de ŝinko. En la ĉirkaŭaĵo de Monselice elstaran pozicion okupis la cementindustrio. Fine Piove di Sacco, kiu influis ankaŭ la proksimajn Saonara, Noventa Padovana kaj Vigonza, distingiĝis pro la produktado de ŝuoj kaj de mebloj.

Strukturaj transformiĝoj

La 80aj jaroj estis periodo de profundaj strukturaj transformiĝoj, kiuj estis la sekvo de du procezoj okazintaj en la antaŭaj jardekoj. La unua rilatis al industriigo kaj centrado, la dua al malcentrado kaj disvastiĝo de malgrandaj entreprenoj. La teritoria mapo de 1989 montris la provincon subdividita en tri makroregionojn, kiuj siavice estas dividitaj en dek mikrozonojn. Aperis nova komunumo, Legnaro, sud-oriente, kiu iĝis „parko de ekonomiaj agadoj” kun la Agrar-Industria Centro de la Universitato, CNR (Nacia Centro de Scienca Esplorado) kaj la Zooprofilakta Instituto de Venecio.

La Komerca Ĉambro havis propulsan rolon en tiu ĉi periodo. Ĝi naskiĝis en la fino de la 18a kaj la komenco de la 19a jc., sed en la 20a jarcento ĝi alprenis la aspekton, kiun ĝi havas ankoraŭ nun. Impona persono estis Marco Volpato, kiu estris ĝin de 1950 ĝis 1982. En 1973 la Komerca Ĉambro, kune kun tri aliaj institucioj, kreis en Padovo trafikhavenon por loĝistiko de varoj. Krom tio oni projektis la konstruon de moderna akvovojo por la komerco inter Padovo kaj Venecio. Tiu projekto fiaskis, sed plu funkcias ankoraŭ nun la varhaveno.

La Komerca Ĉambro spronis ankaŭ la disvolviĝon de la komputil-sektoro. Aperis nova firmao, CERVED SpA, datenbanko, kiu iĝis la ĉefa reta provizanto de ekonomiaj informoj en Italio kaj unu el la plej gravaj agantoj de tiu ĉi kampo en la mondo. Krome rimarkindan impulson ricevis la sektoroj de elektroniko kaj de telekomunikado. Alia elemento, kiu markas ĉi tiun periodon, estas la malfermo al internaciaj merkatoj, ne al Ameriko, kiel faris la provincoj Treviso kaj Vicenza, sed al Afriko kaj Azio. Padovo iĝis do, en la venecilanda kunteksto, la pivotpunkto de vigla interŝanĝo kun tiuj merkatoj.

Lasta fenomeno estis la projekto je urba nivelo, kiun realigis la urbestro Ettore Bentsik, por reordigi la moviĝadon en la padova areo, klopodante stimuli ekonomiajn aktivaĵojn, sed samtempe simpligi trafikon en la urba zono. Krome firmiĝis Padova Industria Zono, kiu en 1989 havis 540 firmaojn.

Delokiĝo

Dum la 90aj jaroj, kun la komenco de la tutmondiĝo, oni konstatis translokiĝon de la produktado al landoj kun malaltaj laborkostoj, kaj fortikiĝis la terciara sektoro. La statistiko pri 2001 montris, ke la ĉefaj sektoroj en tiu jardeko estis la prilaborado de feloj kaj ledo, la produktado de ŝuoj kaj de precizaj instrumentoj kaj la konfekcio. La produktado de mekanikaj aparatoj kaj maŝinoj havis bonan pozicion ankaŭ en eksterlandaj merkatoj. Kreskis la fakoj de gumo kaj plasto, de ligno kaj mebloj, la paper-industrio kaj presado.

La protagonistoj de tiu restrukturado de la produkta plektaĵo estis la Komerca Ĉambro, la konsorcio ZIP kaj la Foiro de Padovo. Gravan rolon ludis ankaŭ CNR kaj la Scienca Teknologia Parko Galileo, societo, kiu havis la taskon disvastigi novigadon kaj transigi la teknologion al entreprenoj.

La Foiro de Padovo, kiu komenciĝis kiel Specimena Foiro, plivastigis sian agokampon kiel organizanto de sektoraj manifestacioj: la meblo-foiro de Triveneto, la ŝu-salonego, Turismart (turismo), Flormart (internacia florarspektaklo), ekspozicio pri ligno kaj rilataj teknologioj, Urbania (ekspozicio dediĉita al trafiko, noveca transporto kaj urba meblaro). En 2005 la foiron akiris la franca Gl Events SpA, kiu relanĉis ĝian aktivaĵon. En 2016 ĝi iĝis Geo SpA, kiu estas la aktuala nomo.

Ankaŭ koncerne la tri plej gravajn bankojn estis ŝanĝoj. Cassa di Risparmio, ligita kun la loka politika sfero, transformiĝis en modernan interregionan bankon, aldonante servojn virtualajn. Banca Popolare Veneta kaj la Banca Antoniana unuiĝis kaj iĝis la Banca Antonveneta, transirante de kooperativa societo kun limigita respondeco al akcia kompanio.

Konkludoj

Per ĉi tiu disertacio pri la padova ekonomio evidentiĝis la jeno: la supereco de malgrandaj entreprenoj signifis pli facilan superadon de la ekonomiaj krizoj, kiuj sekvis unu la alian dum la postmilitaj jardekoj; la foresto de gvidantaj sektoroj ebligis flekseblan kaj bonordan evoluon en pluraj kampoj kun sekva stabileco de la sistemo; la emo al eksportado produktis ekspansion de la merkatoj; la kunlabora spirito ebligis la starigon de infrastrukturoj kaj ekonomiaj organizoj kun efikoj certe favoraj; la nuraj mankoj rimarkeblaj estas la tendenco de iuj sektoroj prokrasti novigadon kaj la malfacilego eniri la tutmondan konkurencadon. Aspekto plibonigenda estas la komunikado.

Ankaŭ Padovon tuŝis la kronvirusa pandemio, kiu blokis super ĉio la ekonomian kaj la socian kadrojn. Tamen la urbo reagis bone, trovante novajn ilojn kaj novajn metodojn de laboro, ekzemple la enkondukon de laboro en la propra hejmo kun propraj teknikaj rimedoj kaj la intensigon de komunikado per Interreto kun rete farataj prelegoj kaj kunvenoj.

Ĉiuokaze la padova teritorio kun siaj komercoj, kun sia universitato kaj sia altnivela terciara sektoro aspektas kiel vojkruciĝo de interagoj kaj kiel propulsa centro de ekonomio.

aola
D-ino Paola TOSATO
Italio
Per tiu ĉi teksto ĝia aŭtoro gajnis la kvinan lokon en la konkurso „Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento”