Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Atentu pri amikoj!

Kara leganto, se vi volas fariĝi spiono, precipe nun, kiam estas risko de komenciĝo de nova malvarma milito, kun maltrankviligaj elpaŝoj de la ĉefaj regantoj de la mondo, kiam kruciĝas akuzoj reciprokataj de kontraŭakuzoj, mi rekomendas ĉi tiun libron. Eble vi estos kontaktita de spionrekrutigisto (atentu ŝanĝi ofte kafejon por konfuzi viajn spurantojn). Eble oni postulos de vi verki kiel ĵurnalisto ne ja la veron, sed tion, kio konvenas al la reganta partio. Cetere, tio estas ordinaraĵo en ĉiuj landoj, eĉ en tiuj, kiuj aspektas demokrataj, ĉar la registaroj estas kutime elektataj laŭ netrukitaj voĉdonoj (tamen ne ĉiam: en Italio la lastaj kvin ĉefministroj, inkluzive la nunan, ne estis nomumitaj rezulte de voĉdonado).

Spionoj spionataj

Spionoj estas siavice spionataj de siaj propraj sekretaj servoj; spiono devas esti inteligenta, saĝa, sagaca, komunikiĝema kaj ne havi malvirtojn. Iel humure oni legas el la dorsopaĝo de la verko la jenan „resumon”: „Dum la lastaj sesdek jaroj de la pasinta jarcento, la sekretaj servoj de Orienta Eŭropo sendis en la okcident-eŭropajn landojn spionojn, kies tasko estis liveri sekretajn informojn pri la politiko, industrio, scienco kaj armado de la okcident-eŭropaj landoj”. Nu, la okcidentaj agis (kaj plu agas) tute same.

Ĉu licas mencii personan sperton? Kiam mi en 1959 iris al la IJK en Gdańsk kaj al la UK en Varsovio, mi, kompreneble, ne havis komision pri spionado. Tamen, kiam mi revenis al Italio, la sekureca servo venis al mia hejmo, volis scii pri mia restado en Pollando kaj sekestris (post kelkaj tagoj redonis) fotojn de la haveno de Gdynia (vidiĝis ŝipoj, sed ili ne ŝajnis al mi militaj) kaj mapon de Varsovio. Tio aspektis al mi bizara, ĉar tiutempe Italio havis diplomatian reprezentantaron en Pollando (al kiu mi ja devis fari „viziton de ĝentileco”), kies membroj libere cirkuladis, do urba mapo estis senprobleme aĉetebla ĉe gazetkiosko. Fotoj de mi, estante ordinara sporada vizitanto, certe ne malkaŝis sekretojn.

Nobla devo

Elektado de spiono estas malfacila tasko: spioni estas „nobla devo”, laŭcele ĝi malhelpas la okazigon de militoj (ĉu? ĝi simple avantaĝas en milito la ŝtaton kun la plej lertaj spionoj), ĝi „helpas la homan progreson” ... Nu, se la ŝtatoj estus honeste konkordaj, spionado ne estus bezonata, kvankam bone kaŝitaj sekretaĵoj ekzistas ankaŭ inter ŝtatoj partoprenantaj la samajn paktojn (ĉu ofensivajn, ĉu sindefendajn, ne oportunas diskuti), kiel NATO ...

La intrigo de la romano, situigita dum la malvarma milito, disvolviĝas, en la unua parto, en orient-eŭropa ŝtato Iliria (fikcia nomo, sed la etoso aludas tiutempan Bulgarion) kaj, en la dua, en la brila, lumoplena kaj fascina Parizo, kiu aspektas kvazaŭ Edeno al orient-eŭropa ĵurnalisto, ĉiam interesata pri la ĉirkaŭaĵoj, ĝardenoj, restoracioj, kafejoj kaj, kompreneble, Sejno.

La vivo en Parizo de spiono en la pozicio de alilanda ĵurnalisto estas tre brila, precipe kiam la sendinta sekreta servo adekvate furaĝas per mono, kio kaŭzas ioman rivalecon kun tiuj, kiuj male profesias, restante en sia lando, devante kribri la publikigotajn artikolojn laŭ la direktivoj de la partio. Parizo proponas, kompreneble, ankaŭ virinojn, al kiuj la observema aŭtoro dediĉas ĉiam rapidtrajtan, sed precizan priskribon: inoj, precipe junaj, havas okulojn jen ĉielbluajn, jen bluajn kiel cejano, jen helverdajn, ruĝajn, velurajn, jen kiel matura ĉerizo.

Kompreneble, ankaŭ viroj estas ekzamenataj pri la vestaĵoj, cigaredoj, manĝoj: oni ŝajnas vere sidi kun ili en kafejo, aŭ en restoracio antaŭ gustallogaj pladoj, aŭ en atendejo. Belas la priskribo de la pariza aŭtuno, „simila al junulino kun longa oreca hararo”. La stilo de nia aŭtoro estas fama kiel modela ankaŭ por komencantoj, sen ajna bizara kunmetaĵo aŭ ajna neologisma termino, serĉinda en vortaro. Apartaĵo estas akuzativo ankaŭ ĉe propraj nomoj ne-esperantigitaj, tiel „Anton” akuzativiĝas „Antonon” kaj „Silvie” akuzativiĝas „Silvieon”.

Pluraj revuoj

Julian Modest (n. 1952) estas vaste konata en la bulgara verkista medio, ofte intervjuata de landaj gazetoj, radiaj kaj televidaj stacioj, en kiuj li parolas pri Esperanto kaj ĝia literaturo, fako, kiun li instruis en la sofia universitato Sankta Kliment Ohridski de 1986 ĝis 1992. Rezidinte dum ok jaroj en Budapeŝto, kie li edziĝis al esperantistino, verkinte ankaŭ en la hungara kaj partopreninte en la tiea Esperanto-movado, je sia reveno al Bulgario li forte enplektiĝis surloke. Li estis prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio kaj estris ankaŭ ĝian eldonejon.

Modest estis membro de Bulgara Verkista Asocio kaj vicprezidanto de la Esperanta PEN-centro. Rakontoj kaj eseoj liaj aperis en pluraj revuoj, en Budapeŝta informilo, en Literatura Foiro (kie li estas preskaŭ ĉiunumera kontribuanto), en MONATO, en Beletra Almanako kaj aliloke. Lia ĵus ĝisdatigita bibliografio en Esperanto registras 26 verkojn. Lia nuna, ŝajne trankvila, sed streĉa ĝis la fina paĝo, distanciĝas de liaj lastatempaj krimromanetoj kaj estas nova, plaĉa kaj edifa kontribuo al nia literaturo.

Carlo MINNAJA
Julian Modest: Atenco. Eld. Libera, 2021. 112 paĝoj, glubindita. ISBN 9781678096182.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28