Al la versio por grandaj ekranoj

Fundamento por ĉiuj

Zamenhof havis multajn geniajn ideojn. La unua estis krei Esperanton per regula kaj originala gramatiko sed per vorttrezoro natureca. Tio donis al la lingvo grandan eblecon plaĉi al eŭropanoj (la ekstereŭropanoj tiam apenaŭ ekzistis en ilia konscio), kiuj vidis ĝin kiel specon de hispana miksita kun germanaj radikoj. Kaj tio donis al ĝi grandan avantaĝon rilate al la „artefarita” Volapuko. Komparu: O Fat obas, kel binol in süls kun Patro nia, kiu estas en la ĉielo. Alia genia ideo estis rezigni pri siaj aŭtoraj rajtoj kaj lasi la lingvon al la parolanta komunumo. Tiel ĉiuj povis senti sin malgrandaj zamenhofoj, kunfarantoj de Esperanto.

Kiam temas pri la lingvo mem, Zamenhof sciis, kion li estas faranta, kaj skribis: „... Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo.”

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Renato CORSETTI
Petro Desmet' (red.): Praktika Fundamento de Esperanto – Eldono tutesperanta – Fundamenta Gramatiko, Ekzercaro, Universala Vortaro. Eld. FEL, Antverpeno, 2021. 180 paĝoj.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renato Corsetti el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume