Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Vaporpunka aventuro subtera

Ĵurnalistoj kelkfoje asertas, ke scienco kaj teknologio progresas pli kaj pli rapide, fojfoje aplikante la ĝenerale misuzatan vorton eksponenciale, sed oni ne devas multe legi pri la historio de scienco por konstati, ke tiel ne estas. Al mi ŝajnas, ke malmulto interesa okazis post 1960, almenaŭ kompare kun la novaĵoj de la antaŭaj cent jaroj. Jes, la komputiloj iĝis pli potencaj, sed tio estas afero nur de kvanto, ne de kvalito. La baza teorio de komputado establiĝis antaŭ 1960, kaj la programlingvo FORTRAN, ankoraŭ iomete uzata eĉ hodiaŭ, aperis jam en 1957.

Se mi devus elekti periodon de cent jaroj, en kiu scienco kaj teknologio plej progresis, verŝajne mi elektus la periodon 1860-1959. Pripensu, kio okazis ĉirkaŭ la fino de tiu periodo. En 1957 Sputnik 1 orbitis la Teron, kaj en oktobro 1959 Luna 3 resendis la unuajn fotojn de la fora flanko de la Luno. Dum la 1950aj jaroj oni malkovris ankaŭ la strukturon de DNA kaj kreis la unuajn praktike uzeblajn transistorojn. Kaj pripensu, kio okazis ĉirkaŭ la komenco de tiu periodo. En 1859 Darvino aperigis sian teorion de evoluo per natura selektado, kaj en 1861 Pasteŭro sian malkovron, ke mikroboj kaŭzas malsanojn. En 1864 Maksvelo anoncis, ke lumo estas elektromagneta fenomeno, kaj en 1869 Mendelevo kreis sian periodan tabelon de la elementoj. Jen vere bazaj aferoj: malfacile estas eĉ imagi la pensmanieron de la homoj, kiuj ne sciis ilin. Oni povas do argumenti, almenaŭ por la celoj de trinkeja debato, ke preskaŭ la tuta scienca progreso de la homaro okazis en la jarcento de 1860 ĝis 1959.

Heroa jarcento

Jules Verne [ĵil vern] (1828-1905) verkis siajn „eksterordinarajn vojaĝojn” ĝuste en la komenco de tiu heroa jarcento. Vojaĝo al la centro de la Tero aperis en 1864. (La esperanta eldono estas traduko de la eldono de 1867, kiu havis du kromajn ĉapitrojn.) Tial la multaj aludoj en la teksto al sciencaj malkovroj kaj teknikaj novaĵoj havas tre specialan guston por moderna leganto.

Kiel la titolo jam malkaŝas, la romano temas pri subtera vojaĝo. Sed kiel oni trovis sian vojon en la mallumaj subteraj tuneloj? Ĉu per la „sekuraj” oleolampoj, inventitaj de la vere ekzistinta Humphry Davy (1778–1829), inventisto kaj ĥemiisto, kiu estas sesfoje menciita en la romano, interalie ĉar li en 1825 vizitis la fikcian heroon de la romano, profesoron Lidenbrock, por diskuti sian teorion, ke la kerno de la tero ne estas likva kaj ĝia varmeco devenas de ĥemiaj reagoj en la krusto (p. 36-37)? Sed ne! Oni kunportis ion multe pli modernan: „Du aparatojn de Ruhmkorff, kiuj, per elektra kurento, donis lumon tre facile kunporteblan, sekuran kaj malpezan.” (p. 66)

La ĵus menciita teorio, atribuita al Davy, gravas por la romano, ĉar la rakontanto, la nevo de la heroo, jene klopodas persvadi la profesoron ne entrepreni sian vojaĝon: „Estas perfekte konfesite, ke la temperaturo pliiĝas ĉirkaŭ unu gradon por sepdek futoj da profundo sub la surfaco de la globo; se la proporcio estas konstanta, ĉar la tera radiuso estas mil kvincent leŭgoj, ekzistas en la centro temperaturo de du milionoj da gradoj.” (p. 35)

Futoj, klaftoj, leŭgoj

La malnovaj unuoj (futoj, klaftoj, leŭgoj, ...) gravas por la etoso, do la tradukinto prave ne konvertis ilin, sed kelkaj kromaj piednotoj estus eble utilaj. Laŭ mia kompreno, Francio uzis metrojn jam en 1864, kvankam ne de longe, sed profesoro Lidenbrock loĝas en Hamburgo. La hamburga futo ampleksis 287 mm, laŭ la germana Vikipedio. Jes, oni vere havis apartan futon por ĉiu parto de Germanio; tial ĉiuj prudentaj homoj bonvenigis la metran sistemon. Ĉar la temperaturo de la terkrusto efektive altiĝas je ĉirkaŭ 25 oC en kilometro, kiam oni malsupreniras en ĝin, eble oni devus el tio konkludi, ke la nevo de Lidenbrock en la cititaj frazoj uzas farenhejtajn gradojn. Ĉu kredinde? Mi ne scias, sed oni ĉiuokaze ne atingus du milionojn da gradoj en la centro. Do ni lasu prefere la kalkulojn.

Ĉar la romanoj de Jules Verne konstante aludis la plej aktualajn aferojn, oni povus supozi, ke ili rapide malaktualiĝas kaj tial malpopulariĝas. Efektive, la vendado de liaj romanoj ja reduktiĝis en la jardekoj post lia morto. Tamen, eble pro la vigla kaj facile legebla stilo, kun mallongaj ĉapitroj kaj abundaj dialogoj, ili neniam ĉesis vendiĝi, kaj en la 1960aj kaj 70aj jaroj la reputacio de la aŭtoro ĉe kritikistoj eĉ multe kreskis.

Vaporpunko

Kial ĝuste tiam? Ĉu ekzistas ia ligo kun la fino de la „heroa jarcento”, kiel mi ĝin nomis supre? Ĉu la aŭtoroj de sciencfikcio kaj aliaj fantaziemuloj konstatis la malrapidiĝon de scienca progreso kaj sopiris al la bela epoko, en kiu vere gravaj malkovroj alvenis ĉiujare?

Ĝuste tiam, en la 1960aj kaj 1970aj jaroj, aperis la literatura ĝenro „vaporpunko”, en kiu oni imagas la socion, vestostilojn kaj plej imponajn maŝinojn de la 19a jarcento kombinitajn kun pli novaj teknologioj kiel komputiloj, aŭ fantaziaĵojn kiel tempomaŝinoj, tiel farante ian alternativan historion, ian estontecon de la pasinteco. La aŭtoroj de vaporpunko multe inspiriĝis per la romanoj de Jules Verne, kaj ankaŭ ekzemple H. G. Wells (1866-1946).

Tial la romano povas ŝajni pli moderna ol aliaj verkoj de ĝia epoko. Oni sentas kelkfoje, ke oni legas modernan romanon, kiun la aŭtoro lokis en fantazian version de la 19a jarcento, do ian vaporpunkaĵon.

Franceca

La esperanta traduko estas kritikebla: ĝi ŝajnas tre laŭvorta kaj franceca, kaj tial la vortordo kelkfoje impresas malnature. Pasivaj participoj ĉiam finiĝas per -ita, neniam, ŝajne, per -ata. La peza esprimo „koncerne al” ofte ripetiĝas. Oni „marŝas” per floso. Sed nur ĉirkaŭ dekfoje en la 250 paĝoj mi trafis frazon, kiun mi malfacile komprenis, ekzemple: tiam mi estos je la kosto de mia abstinado (p. 28); ĝi ne povis esti pli relativa (p. 32); se vi jam vin timigas, kia estos vi pli malfrue (p. 101); ni ne havis la elekton, kaj nur se oni iris al la centro, kiel ajn malgranda tio estus, ne necesis plendi (p. 132); Ni veturas rapide, kaj se mia takso ne min trompis, ni ne povas surteriĝi malfrue (p. 177); remeti la floson en staton (p. 189). Aliflanke, mi rimarkis neniun tajperaron, kaj nur du superfluajn akuzativojn (p. 25, 225). Do mi ne multe plendas pri la lingvaĵo. Mi ĝuis la legadon kaj rekomendas la libron al ĉiu ŝatanto de distraj romanoj, kaj speciale al interesatoj pri la historio de scienco.

Edmund GRIMLEY EVANS
Jules Verne: Vojaĝo al la centro de la Tero. Tr. Hu Shenghao. Eld. Libera, 2021. 250 paĝoj. ISBN 978-1-257-16166-9.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28