Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Nekonata aŭstraliano

La antaŭ nelonge aperinta nova libro de Trevor Steele La sangoruĝa flago ekinteresis min pro por mi tute nekonataj eventoj, okazintaj en 1919 en la aŭstralia urbo Brisbano, ĉefurbo de la ŝtato Kvinslando. Iom pli detala esploro pri la temo rezultigis, ke la libro priskribas tiel nomatajn incidentojn, kiujn oni nomas „Tumultoj de ruĝa flago” (angle Red Flag Riots). Tiuj kunpuŝiĝoj okazis kiel rezulto de pluraj ŝanĝoj en la aŭstralia socio tiutempe.

Unue, en 1918 kreskis kontraŭ-militaj kaj sindikataj movadoj. Nur en Kvinslando tiame loĝis ĉirkaŭ kvin miloj da enmigrintoj el Rusio, inter kiuj estis aktiva grupo, subtenanta bolŝevismon. Due, la rusa revolucio, okazinta en 1917, kaj la posta rusa-germana paciĝo en Brest-Litovsk, kaj kiel rezulto de tiu paciĝo la eliro de Rusio el la unua mondmilito ŝanĝis la rilaton de aŭstralianoj al la rusa komunumo. Multaj el ili timis, ke rusaj enmigrintoj povas organizi revolucion, similan al la rusa ankaŭ en Aŭstralio. Ne forgesu, ke dum la unua mondmilito en Aŭstralio funkciis t.n. „Leĝo de militaj antaŭzorgoj” (angle War Precautions Act), specialaj sekurecaj reguloj. Septembre de 1918 al tiuj leĝoj estis aldonita regulo pri malpermeso uzi ruĝajn flagojn dum manifestacioj kiel simbolon de sindikata movado kaj precipe kiel indikon de rusa bolŝevismo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Alexander MIKISHEV
Trevor Steele: La sangoruĝa flago. Eld. FEL, Antverpeno, 2020. 165 paĝoj. ISBN 9789077066676.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Mikishev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28