Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Epopeo dediĉita al heroo de la antikva Mezopotamio

La nuna eldonaĵo estas represa kunigo de tio, kio aperis poparte dum kelkaj jaroj ekde 2015, sub la titolo „traduko” de La kanto de Gilgameŝ, fare de Stéphane Brault, en La Kancerkliniko. En la lasta el la 88 paĝoj aperas la jena linio: „Adaptis al Esperanto Stéphane Brault”. Leganto povus demandi, kion signifas la nuna termino „adapto”. Traduko (tiel enklasigita) de ege ampleksa (ĉ. 600-versa) fragmento de tiu babilona epopeo aperis jam en Tutmonda Sonoro (Hungara Esperanto-Asocio, 1981) fare de Kalocsay, kaj ĝi neniel similas la nun recenzatan verkon. Ja, neniel similas. Ŝajnas, ke temas pri du versioj, kiuj pli-malpli (malpli prefere ol pli) rakontas proksimume la samajn faktojn. Ĉu eble ilin inspiris du tute malsamaj transskriboj de ĉi tiu giganta poemo?

Necesas enkonduko

Bedaŭrinde, kaj en ĉi tiu rekompilaĵo el La Kancerkliniko kaj en Tutmonda Sonoro, mankas entute enkonduko, kiu klarigus pri kio temas, kaj eventuale, kial la du Esperanto-versioj estas tiel diversaj. La unuaj literaturaj tekstoj pri la prodaĵoj de Gilgameŝ, la mita suvereno de Uruk, sumera urbo en Mezopotamio, estas tabuletoj en la sumera lingvo, de la dua duono de la tria jarmilo antaŭ nia erao (a.n.e.), sed, probable, jam antaŭe la popola voĉa tradicio de kelkaj generacioj firmigis iujn epizodojn: tial tiu teksto estis pli fiksado de konataj faktoj, ol rakonto originala. Kiam la sumera civilizo estis ensorbita de la babilona, Gilgameŝ transiris en ĝin kiel babilona heroo.

Tre verŝajne, ĉirkaŭ la 18a-16a jarcentoj a.n.e. la diversaj mitoj kaj rakontoj fandiĝis en unu solan poemon, eble verkitan de unu aŭtoro. Laŭ katalogo trovita en la biblioteko de Hasurbanipalo, ĉirkaŭ du jarcentojn poste iu babilona skribisto, nomata Sin-leqi-unninni, reredaktis kaj kunmetis la diversajn epizodojn, tiel donante definitivan formon al verko, kiu estis nomota Klasika Babilona Epopeo kaj konsiderota unu el la plej valoraj esprimoj de la literaturo de la homaro. Ne ĉiuj fakuloj konsentas pri ĉi tiu atribuo de aŭtoreco, sed tion ni lasu flanke. La origina formo estis skribita kojnoforme sur dek du tabuletoj, el kiuj ne ĉiuj linioj estas deĉifritaj; la rekonstruoj ampleksas ĉ. 2000 versojn, la tuto, verŝajne, ampleksis ĉ. 3000.

Gilgameŝ

„Dutrione dia kaj unutrione homa estas lia korpo. La Granda Diino Aruru konceptis lian korpon kaj elfaris ĝian formon.” Tiel estas prezentata Gilgameŝ, brava kaj sentima filo de homo kaj de diino Ninsun, kiu diktatorece, kvankam saĝe, regas la urbon Uruk sen ajna kontraŭstaro, tiom ke la urukaninoj petas al Aruru, ke ŝi kreu alian estaĵon same fortan, por ke Gilgameŝ havu kontraŭulon, kiu bridu lian militan entreprenemon. Aruru kreas el argilo Enkidu-on, same fortan. Enkidu estas kvazaŭ prahomo: li estas ja ege forta, sed tute paca, kunvivas kun bestoj apud lageto, seksumas kaj sensoifiĝas kun ili kaj malpermesas al la montaranoj, ke ili ĉasu bestojn por sin satigi. Tial iu ĉasisto volas liberiĝi de Enkidu, kaj iras al Uruk por peti al Gilgameŝ, ke li eliminu ĉi tiun entrudiĝinton. Gilgameŝ konsilas, ke la ĉasisto reiru al la lageto kaj kunportu unu el la templaj amoristinoj, kiu ĉe la alveno ĉe Enkidu senvestigu sin kaj elmontru sian sekson; tio maturigos Enkidu-on kiel homon kaj tiel la bestoj lin rigardos kiel fremdulon.

La afero okazas, kaj Enkidu efektive estas kaptita de volupto kaj dum sep tagoj amoras kun la ino el la templo de Uruk; liaj kruroj iĝas malfortaj, la bestoj ne plu amikas kun li, kaj la virino persvadas lin veni al Uruk por alfronti Gilgameŝon. La lukto efektiviĝas kaj Enkidu venkas, sed agnoskas la grandecon de la kontraŭulo; la du fariĝas amikoj kaj kune alfrontos postajn vojaĝojn, aventurojn, batalojn.

Filozofiaj konsideroj

Ne eblas rakonti la tutan disvolviĝon de la epopeo. Ekzemple, la diino Iŝtar enamiĝas al Gilgameŝ, sed ŝi estas rifuzita kaj do malamikiĝas al li. Indas mencii, ke aperas en la pensoj de jen Gilgameŝ, jen Enkidu, filozofiaj konsideroj pri memkoncepto kiel homo, pri amikeco, morto kaj postmorta vivo, pri ebla eterneco, kies sekreton konas Utanapiŝtin, la biblia Noao, kiu supervivis la diluvon kaj kiu loĝas trans la Maro de Morto. Gilgameŝ lin atingas post diversaj aventuroj, kiuj elprovas lian estingiĝantan forton; jen la iluzio pri eterna juneco, kiun Gilgameŝ planas porti al Uruk por rejunigi la civitanojn.

Klasikaj temoj

En la multepizoda poemo rolas la konsiloj de patrinoj kaj saĝuloj pri vojaĝoj kaj bataloj, rolas envioj kaj favoroj de dioj kun ties helpoj kaj, respektive, malbenoj kun tragikaj sekvoj, rolas sonĝoj, kiuj allasas diversajn interpretadojn kaj kiuj influas la strategiojn pri atakoj kaj rezignoj. Aperas iuj klasikaj temoj de pluraj epopeoj: la temo de vojaĝo, de adoleskiĝo, de respekto al la tradicio. Forta estas la sento de intima amikeco inter Gilgameŝ kaj Enkidu, sento, kiun oni trovas ankaŭ en la Odiseado inter Aĥilo kaj Patroklo kaj kiun ekzegezistoj de la diversaj epokoj perceptos diversmaniere, ne ekskluzivigante samseksemon.

Fluaj dialogoj

La traduko/adapto estas rimarkinda, kaj laŭ la poezia aspekto, kaj laŭ la fluo de la rakonto, liberiĝinta el la subdivido laŭ versoj, kiuj cetere en la kaloĉaja traduko konsistis nur en interrompo de linioj laŭ la originalo (same en iu itala de 1992). La verko de Brault fluas kun dialogoj, disputoj, kvereloj, kvazaŭ fabelo disvolviĝanta en la fantasta medio de mitologio kaj proksimigas la leganton al unu el la plej gravaj verkoj de la tuta homa historio.

Carlo MINNAJA
Stéphane Brault: La Kanto de Gilgameŝ Eld. FEL. Antverpeno, 2019. 51 paĝoj, broŝurita. ISBN 9789077066645.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28