LibrojSciencfikcia klasikaĵoLa romano Solaris, aperinta en 1961, estas fama klasikaĵo de sciencfikcio, sed mi supozas, ke multe pli da homoj aŭdis pri ĝi, ol efektive legis ĝin. Ĝis antaŭ nelonge al tiu kategorio apartenis ankaŭ mi. Eblas konatiĝi kun la verko interalie per tri filmoj faritaj el ĝi: sovetiaj filmoj en 1968 kaj 1972, kaj usona en 2002. Erotiko kaj amoĈar mi jam spektis kaj la duan sovetian filmon, kiun reĝisoris Tarkovskij, kaj la usonan filmon, kiu estas certagrade bazita sur la filmo de Tarkovskij, mi iom sciis, kio min atendas. Aliflanke, mi jam legis, ke la aŭtoro, Stanisław Lem, ne tre aprobis tiujn filmojn. Mi konis, ekzemple, jenajn citaĵojn (de mi esperantigitajn): „laŭ mia plej bona scio, la libro ne temis pri erotikaj problemoj de homoj en ekstertera spaco” ... „jen kial la libro havis la titolon ‚Solaris’ kaj ne ‚Amo en ekstertera spaco’”. Tamen, leginte la libron, mi serĉis kaj trovis la tekston, en kiu aperis la vortoj ĵus cititaj, kaj mi trovis en la teksto alian citindan parton: „Mi ne povas diri ion racian pri ĝia kreado – la libro iel ‚verŝiĝis el mi’ sen ia antaŭa planado”. Se tiel estas – kaj artisma kreado ofte estas tia – eble la aŭtoro tamen ne povas kun plena aŭtoritato informi nin, pri kio la libro temas. IntrigoLa pola originalo aperis antaŭ 60 jaroj, do verŝajne mi rajtas en la recenzo malkaŝi kelkajn elementojn de la intrigo. Se vi nepre volas legi la libron sen tiaj antaŭscioj, bonvolu transsalti la sekvan alineon. Solaris estas planedo, malkovrita antaŭ pli ol cent jaroj, kiun kovras oceano, kiu ŝajnas esti unu granda inteligenta organismo. Homoj studadas ĝin de longa tempo, kaj tuta scienca fako, „solaristiko”, kun propra grandega literaturo, ekzistas por tiu studado. Oni konstruis esplorstacion, kiu ŝvebas super la maro, kaj Kris Kelvin, psikologo kaj la mi-forma rakontanto, alvenas tien kaj trovas tre strangan situacion: unu el la tri sciencistoj, kiujn li esperis tie renkonti, ĵus mortigis sin, kaj la aliaj du kondutas strange, eble freneze. Unu el ili, Snaut, donas al Kris tre enigman averton: „Ni estis triope kaj nun, kun vi, denove ni estas triope. [...] Se vi vidos iun alian, [...] faru nenion.” „Kion mi povos vidi? Fantomon?!” demandas Kris. Nu, post nelonge, venas al li „gasto”, kiu estas fizike reala kaj tamen iuspeca fantomo, ĉar temas pri preciza kopio de lia mortinta koramikino. Homaj rilatojGranda parto de la libro konsistas el priskriboj de la planedo Solaris, de la historio de ĝia studado, kaj de la plejparte vanaj provoj kompreni ĝin. Eble la aŭtoro malaprobus, sed mi ne trovis la historion de „solaristiko” la plej interesa parto de la libro. Min pli interesis la rilato inter Kris kaj lia gasto. Do mi simpatias kun la kreintoj de la du filmoj, kiujn mi spektis, en kiuj oni malemfazis la filozofiajn ideojn de la aŭtoro kaj pli emfazis la homajn rilatojn, kiuj ankaŭ en la libro estas potencaj kaj tute ne banalaj. Tamen ankaŭ la pensoj pri komunikado kun tre fremda, tute alispeca intelekto estas interesaj. Eble la romano elstaras ĝuste pro tio, ke ĝi havas ambaŭ tiujn elementojn kaj lerte kombinas ilin. Tuj mendiLa esperanta traduko estas tre bona, preskaŭ senmanka. Normale mi ne mencius en recenzo tiajn supraĵajn aferojn, sed la fasonado, presado kaj bindado de ĉi tiu libro estas elstare bonaj, do mi tamen mencias tion. Entute la libro ŝajnas bela kontribuo al la „Jaro de Stanisław Lem”, la centjariĝo de la aŭtoro. Esperantistaj ŝatantoj de sciencfikcio devus tre ĝoji kaj tuj mendi la libron, sed ankaŭ legemuloj, por kiuj sciencfikcio ne estas la ĉefa furaĝo, kaptu la okazon konatiĝi kun ĉi tiu pensiga verko, kiu havis grandan influon en sia ĝenro. Edmund GRIMLEY EVANS
Stanisław Lem: Solaris. Tr. Przemysław Wierzbowski. Eld. Bjalistoka Esperanto-Societo, 2021. 274 paĝoj. ISBN 978-83-962222-0-6.
|