EkonomioESEOKial plimultiĝas sinmortigantaj virinoj en Japanio?„Informite, ke mi estos forpelita el mia loĝejo, mi decidis kaj provis mortigi min prenante amason da medikamentoj.” Tion la juna virino diris al mi sur la lito en hospitalo. Ŝi ŝajnis al mi tre diligenta homo, tamen ŝia elparolo estis neklara pro la misprenitaj medikamentoj. Ekde kiam la kronvirusa pandemio komencis regi la tutan mondon, la indico de virinaj sinmortigoj daŭre altiĝas en Japanio. Mi estas la direktoro de neprofitcela organizaĵo, kiu helpas virinojn kaj infanojn, kiuj perdis sian hejmon pro diversaj kialoj – pro ekonomia malfacilaĵo, malsano, hejma perforto ktp. Ĉi tie mi prirezonas la kialojn de la multiĝo de virinaj sinmortigoj el mia vidpunkto bazita sur miaj profesiaj spertoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. HATACHI Toshiko
Japanio
|