FEL
FEL, kie la movado moviĝas!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook

Flandra Esperanto-Ligo

Reaperis „Fabeloj de la verda pigo”
Finfine post 40 jaroj reaperis la humura sukcesverko de Louis Beaucaire „Fabeloj de la verda pigo”. Kiel pli bone priskribi ĝin? Temas pri „verda humuro”. La leganto devas iom koni la verdan mondeton de la ĝisostaj esperantistoj por kompreni ĉiujn aludojn al la movado: aludoj pri la Akademio, pri la Fundamento, pri la Universalaj Kongresoj.
Por ekscii pli pri la verko, plej bone vi legu ekzemple la unuan fabelon, kiu temas pri reĝo, kiu plendas pri la fakto, ke la ĝ en lia nomo surhavas nur simplan ĉapelon kaj ne kronon, kaj eksciu, kiel la prezidanto de la Akademio provas solvi tiun teruran dilemon.
La libro aperis en la formoj ePub, PDF kaj azw3 por diversaj aparatoj: librolegiloj, poŝtelefonoj, komputiloj. La unuan ĉapitron (tiun pri la plendanta reĝo) vi povas senpage elŝuti por gustumi la etoson.
Jen la ligiloj:
en la dosierformo ePub
en la dosierformo PDF
en la formo por librolegiloj de Kindle
Agrablan legadon!

Monato

La internacia magazino sendependa pri politiko, moderna vivo, scienco, ekonomio, arto, turismo, medio, komputado kaj multe pli! Legu pli!

Eldonoj

Informoj pri la propraj eldonoj de FEL, pri la eldonejo de FEL, pri la listo „nova”, pri brokantaj libroj, ktp. Legu pli!

Aktivuloj

Informoj por la aktivuloj de Flandra Esperanto-Ligo. Legu pli!

Revuoj

Abonilo de kaj informoj pri la revuoj, kiujn FEL peras. Legu pli!

Retbutiko

La Retbutiko ebligas al vi foliumi tra miloj da librotitoloj, diskoj kaj esperantaĵoj, legi recenzojn pri ili, akiri pliajn informojn, kaj, se vi tion deziras, mendi ilin por tuja livero al vi. Legu pli!

Membroj

Aliĝilo por (re)iĝi membro de FEL kaj loka klubo. Legu pli!

Oficejo

Informoj pri la oficejo de FEL kaj ĝia historio. Adresŝanĝoj. Legu pli!

Kunvenoj

FEL kaj ties lokaj grupoj regule organizas por vi plej variajn programojn. Legu pli!

Financo

Kiel pagi al FEL? Via FEL-konto. Legu pli!

MONATO