La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL

La Esperanto-Retbutiko

 
La Laŭro de la Akademio 2023
La plej prestiĝan literaturan premion de Esperantujo, la Laŭron de la Akademio, ĉi-jare ricevis Anna Löwenstein pro sia verko „La memoraĵoj de Julia Agripina”, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo.
La premiita verko estas akirebla kiel bindita libro kaj kiel bitlibro en diversaj formoj (PDF, ePub, Mobi, azw3) en la Retbutiko de FEL, i.a. per la jena ligilo.
 
Eldona agado de FEL laŭdata
Antaŭ nelonge la konata aŭtoro Sten Johansson proponis aldoni 14 prozajn verkojn al la Baza Legolisto; alivorte al la listo de romanoj kaj novelaroj, kiujn ĉiu devus legi. Inter tiuj 14 verkoj 4 estis eldonitaj de Flandra Esperanto-Ligo. Jen ili:
García, Higinio: Kapturnoj. 1999
Karpunina, Lena: La bato. 2000
Löwenstein, Anna: La memoraĵoj de Julia Agripina. 2021
Rodin, Sen (Franceschi, Filippo): Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj. 2006
 

Ĉi-sube vi legos ĝeneralajn informojn pri la Retbutiko. Se vi jam scias, kiel la Retbutiko funkcias, vi povas transsalti la informojn kaj tuj alklaki la jenan butonon:


En la Esperanto-Retbutiko vi povas agrable promeni laŭ la libroj, diskoj, kasedoj, komputilaĵoj, filatelaĵoj, ktp. Vi povas ankaŭ krei listojn laŭ via prefero, ekzemple liston de difinita aŭtoro. Vi povas rigardi la kovrilpaĝon de viaj preferataj libroj, legi recenzon pri ili aŭ venigi pliajn detalojn.

Por havi superrigardon pri la novaĵoj, elektu la eron novaj produktoj en la pendomenuo Kategorio. En tiu sama pendomenuo vi povas ricevi superrigardon de la bazaj literaturaj verkoj, t.e. la libroj kiuj laŭ William Auld aperu nepre en ĉies biblioteko.

Kompreneble vi povas ankaŭ mendi la varojn. Por mendi simple metu nombron en la kolumno Kvanto kaj post la butikumado metu ĉion en vian butikumĉareton.

Por pagi al la Retbutiko ekzistas diversaj manieroj. Se vi ĉi-momente ne deziras rigardi nian libro-oferton, sed nur konsulti aŭ adapti viajn adres- kaj aliajn donitaĵojn en la komputilo de la Retbutiko, vi rekte eniru nian komputilon

Agrablan viziton!

Bv. atenti

Haveblo: La indiko „En stoko” signifas, ke almenaŭ unu ekzemplero de la koncerna ero estas havebla en la Retbutiko kaj tuj sendebla.
La indiko „Eble mendebla” signifas, ke la ero ne estas en stoko en la Retbutiko, sed ke ĝi laŭ nia scio eble ankoraŭ estas havebla de la eldonejo. La Retbutiko pretas mendi ĝin por vi, sed la efektiva livero al vi povas do iom daŭri.
La indiko „Elĉerpita” signifas, ke la ero estas definitive elĉerpita kaj en la Retbutiko kaj ĉe la eldonisto kaj ke ĝi do ne estas plu liverebla.

Rabato: La rabato, pri kiu vi trovas informojn en la koncerna kolumno, validas por tiuj eroj, de kiuj la kliento aĉetas 3 ekzemplerojn aŭ pli, se ili estu sendataj al unu adreso kaj fakturataj al unu persono aŭ asocio.

Se en iu listo aperas la prezo 0,00 EUR, tio ne signifas, ke la verko estas senpaga, sed ke la prezo ankoraŭ ne estas konata.

Valutoj: La Retbutiko montras al vi la prezojn de la varoj en cento da diversaj valutoj. Tiuj indikoj estas nur proksimumaj, kaj servu por tiuj, kiuj ne kutimas kalkuli en eŭroj. La prezo en eŭroj tamen estas la sola valida.

Afranko: Al la prezo menciita en niaj tabeloj aldoniĝos la vera afranko kun minimumo de 3 eŭroj. La kliento povas elekti inter unuaklasa, duaklasa, triaklasa (kiel eble plej malmultekosta) aŭ registrita alsendo. Ĉar pli kaj pli da varoj perdiĝas en la poŝto, ni rekomendas al vi elekti registritan mendon.
Mendoj registritaj estas ekspeditaj tuj per la plej rapida vojo kaj krome estas registritaj ĉe la poŝtoficejo. Depende de la cellando la kliento povas informiĝi ĉe la poŝtoficejo aŭ per Interreto pri la loko, kie la pakaĵo troviĝas en tiu momento.
Mendoj unuaklasaj estas ekspeditaj tuj per la plej rapida vojo (se la varoj estas en stoko). Depende de la distanco tiaj liveroj povas daŭri kelkajn tagojn.
La livero de mendoj duaklasaj mezume estas inter unu kaj du semajnoj.
Mendoj triaklasaj estas ekspedataj en amassendaĵoj per malmultekosta ekspedisto. Tia sendo estas la plej malmultekosta, sed ankaŭ la plej malrapida. Varoj senditaj triaklase povas survoji dum pluraj semajnoj.

Ekspedo: La varoj estas ekspeditaj je la risko de la kliento. Se vi volas minimumigi tiun riskon, prefere vi elektu registritan alsendon (vidu supre).

Sendube vi interesiĝas ankaŭ pri nia listo pri haveblaj brokantaj libroj.


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-03