FEL
FEL, kie la movado moviĝas!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook

Kiel pagi al Flandra Esperanto-Ligo?

  • Se vi havas monon en via konto ĉe FEL, simple petu, ke ĝi estu debetita.
  • Se vi loĝas en Belgio aŭ alia EU-lando: pagu al la konto BE31 4025 5105 3155 (BIC-kodo KREDBEBB) de Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno.
  • Se vi ne loĝas en EU-lando:
    1. Wise (antaŭe 'Transferwise') estas la plej favora maniero. Post kreo de konto, vi povas pagi al nia banko kaj vi klare povos vidi la kostojn antaŭ ol pagi. Jen niaj bank-informoj: BE31 4025 5105 3155 - BIC-kodo: KREDBEBB.
    2. Per kreditkarto Eurocard, Access, VisaMastercard, eblas pagi citante ĝian numeron, validodaton kaj kreditkartan kromnumeron. De pagoj per kreditkarto subtrahiĝos 2,21 % pro administraj kostoj.
    3. Per Paypal: Se vi posedas konton ĉe PayPal en kiu vi havas bonhavon, eblas pagi al financo@fel.esperanto.be. De ĉiuj pagoj PayPal subtrahos 0,35 EUR plus 1,70 ĝis 3,40 % pro administraj kostoj, depende de la lando. Bonvolu ne pagi per PayPal uzante kreditkarton, ĉar tiam oni subtrahos duoblajn kostojn: 7,40 %!
    4. Tra UEA: se vi havas monon en via konto ĉe UEA, petu ĝiron de via konto al nia konto (fela-x), menciante la sumon kaj la kialon. Sendu kopion de la mesaĝo al ni (admin@fel.esperanto.be).

Rimarkoj:

  • Bv. noti, ke la belgaj bankoj ne plu akceptas ĉekojn.
  • Por limigi la kostojn, vi povas pagi pli altan sumon. La tro pagita mono eniros konton vian, pri kiu vi povas disponi por estontaj mendoj.
  • Pagante fakturon, bv. nur mencii vian FEL-kodon kaj la fakturnumeron (troveblan sur la fakturoj).
  • Se vi havas ajnan demandon, simple skribu al ni: admin@fel.esperanto.be.

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-09-05