FEL
FEL, kie la movado moviĝas!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook

Ĉu pagi per kreditkarto aŭ ne?

Pagi per kreditkarto estas la plej malmultekosta internacia pagrimedo, ĉar vi ja ne devas pagi bankkostojn. Sed, ekzistas onidiroj, ke pagi per Interreto estas danĝera ĉar malbonintencaj personoj povus kapti vian numeron kaj subtrahi monon de via konto.

Kio veras pri tio?

Nu, teorie la danĝero ekzistas, sed praktike ĝi ne ekzistas.

95 % de la klientoj de la retbutiko de FEL pagas siajn librojn, diskojn kaj aliajn varojn per kreditkarto. Neniam ajn iu kliento spertis problemojn. Cetere, vi povas eviti la riskon jene:

- Sendu viajn kreditkartajn donitaĵojn (numeron, validodaton kaj la 3 ciferojn de la kreditkarta kromnumero) per la jena formularo. Tiu ĉi formularo estas sendita en ĉifrita formo.

- Se vi disponas pri Skype-telefono, vi povas transdoni vian numeron kaj aliajn donitaĵojn al la Skype-adreso de la financistino de Monato: gerdjac.

- Laste vi povas telefone transdoni ilin al + 32 32 34 34 00 (el Belgio: 03 234 34 00) (en labortagoj inter la 11a kaj 18a horo mezeŭropa tempo)

Viajn financajn donitaĵojn ni konservas, kaj okaze de iu mendo vi mencias nur „Mi pagos per mia karto”. Kiam vi ricevos novan karton, sufiĉos sciigi per la sama vojo vian novan validodaton kaj eventuale vian novan kartonumeron. Vi tuj spertos kiel facile estas mendi esperantaĵojn per Interreto. Agrablan butikumadon!


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-10-03