FEL
FEL, kie la movado moviĝas!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook

Nova - Nieuw

 
La Laŭro de la Akademio 2023
La plej prestiĝan literaturan premion de Esperantujo, la Laŭron de la Akademio, ĉi-jare ricevis Anna Löwenstein pro sia verko „La memoraĵoj de Julia Agripina”, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo.
La premiita verko estas akirebla kiel bindita libro kaj kiel bitlibro en diversaj formoj (PDF, ePub, Mobi, azw3) en la Retbutiko de FEL, i.a. per la jena ligilo.
 
Eldona agado de FEL laŭdata
Antaŭ nelonge la konata aŭtoro Sten Johansson proponis aldoni 14 prozajn verkojn al la Baza Legolisto; alivorte al la listo de romanoj kaj novelaroj, kiujn ĉiu devus legi. Inter tiuj 14 verkoj 4 estis eldonitaj de Flandra Esperanto-Ligo. Jen ili:
García, Higinio: Kapturnoj. 1999
Karpunina, Lena: La bato. 2000
Löwenstein, Anna: La memoraĵoj de Julia Agripina. 2021
Rodin, Sen (Franceschi, Filippo): Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj. 2006
 
ACTUEEL!
Vlug Esperanto onder de knie
Begin vandaag nog Esperanto te leren met uTalk. Nu met 40% korting!

Trooper je mee?
Zowat iedereen shopt tegenwoordig online. Wist je dat we een percentje kunnen krijgen op je aankopen bij bol.com, Dreamland, Decathlon en vele andere? Dat kost jou niks, geen tijd en geen geld. Kijk vlug even op onze Trooper-bladzijde.

Majo 2022: Aperis „Lerni e-legante - ŝtupoj al pli vasta vortprovizo” Kiamaniere lingvolernanto povas plivastigi sian vorttrezoron? Per legado de libroj! Tamen, tro malfacilaj romanoj povas malkuraĝigi la legadon, tro facilaj ne lernigas multajn novajn vortojn. Tial ĉi, kreiĝis "Lerni e-legante": legolibro kiu abunde alportas novajn vortojn laŭ natura maniero, en kunteksto, kun subteno de multaj ilustraĵoj por helpi la komprenon.
Havebla nun ĉe la Retbutiko.

Marto 2022: Aperis Frankenŝtajno aŭ la moderna Prometeo en Esperanto-traduko de Klivo Lendon. Kiu ne konas Frankenŝtajnon? Aŭ pli precize, la monstron kiun li kreis? Sed, ĉu vere ĝi estis monstro? Frankenŝtajno estas klasikaĵo de la angla literaturo, kiu kunigas la ĝenrojn de gotikismo kaj romantikismo. La verkinto, Mary Shelley, filino de filozofoj, estis nur 18-jaraĝa kiam ŝi verkis la romanon. Havebla nun kiel bele bindita libro kaj kiel bitlibro en la formoj PDF, ePub kaj Kindle ĉe la Retbutiko.

Novembro 2021: La virtuala eksterordinara ĝenerala kunveno elektis novajn estraranojn por Flandra Esperanto-Ligo (FEL) la 27an de novembro 2021:

  • Prezidantino: Nicky Janssen
  • Vic-prezidanto: Ivo Vercammen
  • Sekretario: Piet Glorieux
  • Estrarano pri financo: Kevin De Laet
  • Estraranoj: Yves Nevelsteen, Johan Van Eenoo

Majo 2021: „Nova majstroverko”, tiel Gerrit Berveling nomis la plej freŝan romanon de Anna Löwenstein, kiu aperis ĉe Flandra Esperanto-Ligo: „La memoraĵoj de Julia Agripina”. Havebla nun kiel bele bindita libro kaj kiel bitlibro en la formoj PDF, ePub kaj Kindle ĉe la Retbutiko.

Aprilo 2021: Ĵus aperis ĉe FEL „Sangoruĝa flago”, la plej nova romano de Trevor Steele. Havebla nun kiel presita libro kaj kiel bitlibro en la Retbutiko.

Maart 2021: De bekende Esperantospreker en auteur van het woordenboek Nederlands-Esperanto bezocht voor het eerst de nieuwe zetel van de Vlaamse Esperantobond in Antwerpen. Ziehier zijn bevindingen (in het Esperanto).

Januaro 2021: Nova! Mendu la senpagan ilustritan katalogon de FEL elŝutu ĝin (3 MB).

Decembro 2020: Jam de multaj jaroj MONATO aperas ne nur en presita formo, sed ankaŭ bite, en la formoj ePub, PDF kaj Mobipocket. Ekde nun aldoniĝis kvara bita formo: mp3-sondosieroj. Tiuj sondosieroj estas aparte taŭgaj por vidhandikapitoj, sed certe ankaŭ aliaj povos ĝui ilin. La mp3-dosieroj estas senpagaj por abonantoj.

Decembro 2020: Aldoniĝis nova paĝo al la retejo de FEL pri la libroserio „Lingvaj defioj” de Petro Desmet'. Rigardu ĝin tie ĉi.

Novembro 2020: De la romano „Paulus Fondinto”, eldonita de FEL, aperis laŭda recenzo en MONATO.

Decembro 2019: Flandra Esperanto-Ligo eldonis la verkon La muzeo de milito de Claudio Magris en traduko de Carlo Minnaja. Jen pliaj informoj.

Decembro 2019: Okaze de la 40-jariĝo de MONATO, „Libera Folio” intervjuis ĝian redakcian sekretarion.

Oktobro 2019: MONATO nun havas babilejon ankaŭ en Telegramo. Por aliĝi vizitu https://monato.telegramo.org.

Julio 2019: Ĵus aperis „Esprimaro - Promenoj en Edeno”, la nociovortaro de Petro Desmet'.
Esprimaro. Kaj tio por pli ol 550 nocioj.
Ĉu vi volas scii, kiuj bestoj roras aŭ kvivitas aŭ krikrias? Plena listo troveblas en Esprimaro!
Kiel oni bilde substrekas, per komparo, ke io aŭ iu estas bela? Esprimaro instruos vin!
Esprimaro estas inversigita PIV! PIV klarigas la sencon de la vortoj. Ĝi iras de vorto al nocio. Esprimaro inverse, iras de nocio al vortoj ... liveras vortojn por esprimi nociojn.
Nun aĉetebla en la Retbutiko.

Aprilo 2019: Ĵus aperis „La Konflikto de la Epokoj”, la kompletigita vivoverko de Edwin de Kock, kreita en sep jaroj, kun longaj interrompoj, dum preskaŭ 60 jaroj. Nun la 5 libroj binditaj en unu dika volumo aŭ kiel bitlibro en la Retbutiko.

Aprilo 2018: Aperis en Esperanto unu el la plej famaj noveloj de la rumana literaturo: La muelilo de la fortuno de Ioan Slavici. La verko estas akirebla en la Retbutiko kaj senpagaj provversioj estas akireblaj en la formo PDF, ePub kaj Mobipocket.

Januaro 2018: Ekde januaro la paĝoj de monato.be, retbutiko.be kaj esperanto.be estas ĉifritaj. Tio signifas, ke neniu maliculo povus kapti viajn donitaĵojn okaze de mendo, informpeto aŭ simile en tiuj paĝaroj.

Januari 2018: Vanaf januari zijn de pagina's van monato.be, retbutiko.be en esperanto.be geëncrypteerd. Dat betekent dat niemand met slechte bedoelingen de gegevens kan onderscheppen die u op een van die websites doorzendt.

Decembro 2017: Aperis la plej nova originala krimromano de Murdo en la teatro. Eblas mendi ĝin en papera formo kaj kiel bitlibro ĉe butiko@fel.esperanto.be.

Novembro 2017: Aperis la tria eldono de la sukceslibro La kosmo kaj ni. Eblas mendi ĝin en papera formo kaj kiel bitlibro ĉe butiko@fel.esperanto.be.

Oktobro 2017: Finfine reaperis La ŝtona urbo, la sukcesromano de Anna Löwenstein, nun jam en 5a eldono!

Decembro 2016: Aperis la nova originala romano de Trevor Steele Amo inter ruinoj. Eblas mendi ĝin en papera formo kaj kiel bitlibro ĉe butiko@fel.esperanto.be.

Julio 2013 Donacoj de 40 eŭroj aŭ pli al Flandra Esperanto-Ligo povas esti subtrahitaj de viaj enspezoj en deklaro al la belgaj impostoj, ĉiujare ĝis en 2018. Tion ĵus komunikis la ŝtatgazeto.

Juli 2013: De Vlaamse Esperantobond v.z.w. zoekt vrijwilligers. Lees hierover meer!

Februaro 2013: Pli kaj pli da homoj legas sian ekzempleron de MONATO en sia poŝlegilo. Jen kion vidas nia leganto Joŝito Haŝimoto, kiam li malfermas sian legoprogramon iBooks.
Monato en iBooks

Januaro 2013: Adaptita en la retejo de FEL: Nova ĉe FEL.

Septembro 2012: Aperis la nova originala romano de Trevor Steele Paradizo ŝtelita. Eblas mendi ĝin en papera formo kaj kiel bitlibro ĉe butiko@fel.esperanto.be.

Oktobro 2010: Aperis la novelo „Kiel Vaglumo” de Willem Elsschot en traduko de Bert Boon. Eblas mendi ĝin en papera formo ĉe butiko@fel.esperanto.be.

Septembro 2010: Aperis la nova originala romano de Trevor Steele Flugi kun kakatuoj. Eblas mendi ĝin en papera formo kaj kiel bitlibro ĉe butiko@fel.esperanto.be.

Aprilo 2010: Aperis la vivoverko de Alexandre Dumas kaj la vivoverko de tradukisto Daniel Moirand! Legu pli da informojmendu ĝin tuj.

Oktobro 2009: Aperis la nova originala romano de Trevor Steele Kvazaŭ ĉio dependus de mi. Eblas mendi ĝin en papera formo kaj kiel bitlibro ĉe butiko@fel.esperanto.be.

Septembro 2009: Aldoniĝis nova paĝo al la retejo de MONATO: Oftaj demandoj.

Julio 2009: Aperis la nova romano de Christian Declerck, Spitaj - kiel hidrargo. Eblas mendi ĝin ĉe butiko@fel.esperanto.be.

Julio 2009: Nova novelo de la konata afrika aŭtoro Jean Codjo: Aventuro en mondo de ŝajnigado. Eblas mendi ĝin ĉe butiko@fel.esperanto.be.

Julio 2009: Aperis en la butiko de FEL la longe atendata verko de Lidia Zamenhof: Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj. Mendu ĝin tuj ĉe butiko@fel.esperanto.be.

Julio 2009: Aperis okaze de la jaro de Darwin: La Origino de Specioj. Mendu ĝin tuj ĉe butiko@fel.esperanto.be.

Julio 2009: Flandra Esperanto-Ligo nun ankaŭ havas forumon, kie vi povas kundiskuti pri la vivo de la ligo. Vizitu ĝin!

Decembro 2008: Aperis ĉe Frandra Esperanto-Ligo Morto de Artisto, nova originala romano de Anna Löwenstein. Legu pli!mendu tuj!

Novembro 2008: Aperis ĉe Frandra Esperanto-Ligo La Asocio, Skizoj kaj studoj pri la historio de UEA. Legu pli!mendu tuj!

Septembro 2008: Aperis La talpoĉasisto, la sukcesromano de Stephan Lang, nun ankaŭ en Esperanto, danke al la tradukado de Gerrit Berveling. Legu pli!

Septembro 2008: Aperis Lidia, la biografio de Lidia Zamenhof, filino de Esperanto, verkita de Wendy Heller. Pri la verko Marjorie Boulton skribis: „Ĉiu serioza esperantisto povas ricevi inspiron kaj instruon de ĉi tiu biografio de nobla, mirinda, malegoisma virino: ... por ni ĝi estas biografio inspira, pensiga kaj foje iom hontiga.” Legu pli!

Julio 2008: Finfine reaperis La ŝtona urbo, la sukcesromano de Anna Löwenstein, nun jam en 4a eldono!

Julio 2008: Vizitu ankaŭ la blogon de FEL kaj MONATO, kie vi povas kundiskuti pri aktualaj artikoloj el MONATO, pri novaj eldonoj de FEL kaj multe pli.

Marto 2007: Aperis „Dialogo inter surduloj” de la afrika aŭtoro Jean Codjo. Legu pli!

Marto 2007: kaj krome aperis de la sama aŭtoro: „La paŝo senelirejen”. Legu pli!

Decembro 2006: Aperis „Dormanta hejmaro”, la majstroverko de Manashi Dasgupta, tradukita el la bengala de Probal Daŝgupto. Legu pli!

Decembro 2006 Aperis la plej lasta krimromano el la sukcesserio de Ronald Cecil Gates: „Mortiga ekskurso”. Legu pli!

September 2006: De webstek van de Vlaamse Esperantobond v.z.w. werd aangepast aan de nieuwe Nederlandse spelling. Vind je nog een foutje? Meld het dan aan webmaster@esperanto.be.

Aŭgusto 2006: Aperis la plej lasta originala novelaro de la itala verkisto Sen Rodin: „Bildoj pri Norda Lando kaj aliaj rakontoj”. Legu pli!

Julio 2006: Reaperis „Grammaire ABC d'Espéranto”, la sukcesgramatiko de Ch. De Vleminck kaj E. Van Damme. Legu pli!

Julio 2006: Aperis la fama novelo de Thomas Mann: „La morto en Venecio”. Legu pli!

Novembro 2005: La retpaĝo pri la adresoj en la retregiono esperanto.be ŝanĝiĝis. Legu pli!

Aprilo 2005: La retpaĝo de MONATO ŝanĝiĝis. Legu pli!

Oktobro 2004: La fortike bindita versio de la nova vortaro Esperanto-Nederlanda-Esperanto de Petro de Smedt alvenis el la bindejo. Legu pli!

Oktobro 2004: Nova! La donackuponoj de MONATO. Donaco facile sendebla per la poŝto al viaj amikoj, aŭ elegante donacebla en via klubo al preleginto. Legu pli!

Oktobro 2004: Tri monatoj da senpaga legoplezuro! Legu pli!

Septembro 2004: Aperis nova vortaro Esperanto-Nederlanda-Esperanto. Legu pli!

September 2004: U kunt de Vlaamse Esperantobond v.z.w. opnemen in uw testament. Dit is al bij al een eenvoudige daad van solidariteit, waarbij u steun op lange termijn geeft. Lees hierover meer!

Septembro 2004: Esperanto-kurso deklingva sur kodoromo. Legu pli!

September 2004: Esperanto-cursus op CD-Rom verschenen. Lees hierover meer!

MONATO

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-05-17