FEL
FEL, kie la movado moviĝas!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook

La verdaj kontoj de FEL

Ĉu ankaŭ vi iĝos verda ŝparanto?

Efektive, ekde nun vi povas investi vian ŝparmonon ankaŭ ĉe Flandra Esperanto-Ligo. Kiel vi procedu?

Se vi havas iom da ŝparita mono, ekz. 125 eŭrojn aŭ 200 Usonajn dolarojn, sendu ilin al Flandra Esperanto-Ligo (vidu apartan tekston Kiel pagi al Flandra Esperanto-Ligo?) kun la mencio „verda konto”. Nenion plu vi bezonas fari. Vi ne devas iri al banko regule, vi ne devas tranĉi kuponojn por enkasigi la rentojn, kalkuli la interezojn ... ĉion faros por vi FEL, senpage. 0,20 % da rento aŭtomate adiciiĝos ĉiujare al la investo tiel ke ankaŭ ĝi siavice donas renton.

Certe ankaŭ gravas por vi scii, kion ni faras per via mono. Tio ne estas sekreto. Ĝi estas uzata por subteni projektojn kiuj antaŭenigas Esperanton, por eldoni librojn, investi en maŝinoj, ktp. Vi ricevas belan renton, kaj samtempe subtenas la Esperanto-movadon! Duflanka profito!

Ĝiru tuj! Baldaŭ vi riĉe rikoltos...

Regularo pri fiksdataj mondeponoj

1. Flandra Esperanto-Ligo akceptas fiksdatajn mondeponojn por almenaŭ du jaroj. Enpagoj, elpagoj kaj transpagoj estas notitaj en personaj kontoj ĉe la sidejo de Flandra Esperanto-Ligo. Nur la kvitancoj pri tiuj sumoj kaj la kontoj de la Ligo estas pruviloj por la deponoj.

2. La minimuma deponebla sumo estas 125 eŭroj; la maksimuma 10000 eŭroj (aŭ egal-valoro). Se la depono okazis al konto de Flandra Esperanto-Ligo pere de banko aŭ poŝto, ties pruvilo validas kiel kvitanco; se la depono okazis en la sidejo de la Ligo, ĉu per transpago, ĉu per kontanta mono, la kvitanco validas nur se ĝi estas subskribita de la direktoro aŭ estrarano pri financoj de la Ligo.

3. Deponfino okazas nur se Flandra Esperanto-Ligo ricevas antaŭ la fino de la dua jaro skribitan averton. Sen averto flanke de la deponinto, la depono aŭtomate pludaŭras du pliajn jarojn.

4. Elpagoj post deponfino okazos tuj por maksimumo de 500 eŭroj. Se la petita sumo superas 500 eŭrojn, ĝi estas repagata en partoj de maksimume po 500 eŭrojn ĉiun monaton.

5. La rento estas fiksita je 0,20 % kaj restas sen ŝanĝo ĝis aperas publika avizo en la periodaĵoj de FEL: Horizon.taal kaj MONATO. La rento kalkuliĝas por tuta periodo de unu jaro, ekde la unua tago de l' monato sekvanta post tiu de la depono.

6. La rento estas pagata post ĉiu periodo de unu tuta jaro. Peto por elpago de la depono aŭ parto de ĝi antaŭ la deponfino, aŭtomate kaŭzas nuligon de la rento de la kuranta jaro, rilate al la sumo elpagita. Se aplikiĝas paragrafo 4, estas kalkulata rento por ĉiu monato post la fino de la minimuma deponperiodo.

7. La kalkulita rento estas adiciata al la deponita sumo. La ŝparanto povas ankaŭ ricevi la jaran renton post simpla peto, aŭ transkontigi la renton al sia kuranta konto ĉe FEL.


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17