FEL
FEL, kie la movado moviĝas!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook

Privilegiaj klientoj de FEL

Flandra Esperanto-Ligo havas pli ol mil privilegiajn klientojn

Tiuj privilegiaj klientoj

  1. ricevas rabaton de 10 %, kiam ili mendas Esperanto-librojn*,
  2. ricevas rabaton de 10 %, kiam ili mendas Esperanto-diskojn, kasedojn, ktp.*
  3. kaj estas regule informitaj pri specialaj malmultekostaj ofertoj.
  4. Por ili FEL povas sen administraj kostoj ĉiujare renovigi la abonojn de diversaj revuoj, la kotizojn de fakasocioj, ktp.
  5. Laste, sed ne balaste, ili povas senkoste ĝiri sumojn al UEA-kontoj kaj al FEL-kontoj kaj akcepti sumojn de aliaj pagantoj.
  6. Por privilegia kliento FEL pretas fari transpagojn ankaŭ al aliaj instancoj. En tiu okazo tamen povas ekesti bankkostoj.

Kiel iĝi privilegia kliento?

Kiel privilegiaj klientoj estas konsiderataj tiuj, kiuj en la momento de la fakturado havas kurantan konton ĉe FEL en kiu estas sufiĉe da mono por pagi la koncernan fakturon, kun minimumo de 50 eŭroj. Por malfermi kurantan konton, simple sendu rondan sumon al unu el la kontoj de FEL. Kiam vi mendas libron, revuon, aŭ simile, la kostoj estos simple subtrahitaj de tiu konto. Vi kiam ajn povas mem kontroli la saldon de via konto kaj do scios kiam la mono estos foruzita kaj kiam estos tempo por denove „plenigi” vian konton. Vi ankaŭ povas senkoste peti aktualan konteltiron de la lasta jaro.

* Noto: Ne estas eble kombini rabatojn. Privilegia kliento kiu mendas rabatitajn librojn, diskojn, ktp. aŭ kiu ricevas rabaton ĉar li/ŝi aĉetas tri samajn objektojn, devas pagi afrankon. Ankaŭ tiuj klientoj, kiuj pagas ĉiun unuopan mendon per kreditkarto, devas pagi la afrankon, ĉar FEL ja prenas sur si la bankkostojn de la kreditkarta ĝiro.


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17